ŝanĝi lingvon

Fb-paĝo

lasta rimedo

Ligojn

FlickrFacebookYoutubeFeed

Zamenhofa Tago

Okaze de la "Zamenhofa Tago", la Esperanta Grupo de Massa kore invitas vin en Massa, je dimanĉo la 10-a de decembro 2017, por ĉiuj kune memorfesti la kreinto de la Internacia Helpa Lingvo Esperanto.

Jen la programon kiun ni organizis:

      • horo 10.00: kunveno antaŭe la Ĉefpreĝejo de Massa; de ĉi tie ekas nian viziton al Ĉefpreĝejo mem, riĉa de pentraĵoj kaj skulptaĵoj; ni pluirados poste kun viziton de "Palazzo Ducale", en Plazo Oranĝarboj, kie ni povos ankaŭ admiri artverkojn de kolektiva ekspozicio; finfine ni vizitos la fascina Kontraŭavia Rifuĝejo de la "Martana";
      • 12:30: ĉe la Restoracio Picejo "Da Bacco", Via Roma 87/89, Capanne de Montignoso, kie ni gustumos riĉan menuon kun tipajn pladoj de Montignoso (kosto €..25,00=);
      • 15:00: post tagmanĝo, ni ĉeestos koncerton/premieron de prezentado de la nova CD de Piero Nissim kaj Franco Meoli;
      • 16:30: inaŭguro de placo, apuda al urbomezo de Massa, dediĉita al Mario kaj Catina DAZZINI, grandaj esperantistoj kaj fondintoj de la Nacia Biblioteko de Esperanto de Massa.

Kiu alvenos trajne, estas preĝpetita kontakti la lokajn organizantojn por la kunveturigo ĝis la Ĉefpreĝejo kaj por la sekvantaj lokŝanĝoj (distanco stacidomo de Massa Centro / Ĉefpreĝejo ĉirkaŭ 3 km). Vi estas preĝpetita anonci vian partoprenon ne post merkredo la 6-a de decembro.

Kunorganizantoj: Alessandro Simonini, Questo indirizzo email è protetto dagli spambots. È necessario abilitare JavaScript per vederlo. cell. 320.0795.482

Enrico G. Borrello, Questo indirizzo email è protetto dagli spambots. È necessario abilitare JavaScript per vederlo. cell. 347.8483.809

La granda aŭkcio de MONATO

La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pesas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn.

De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed MONATO sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.

Leggi tutto: La granda aŭkcio de MONATO

La donaco al la Ŝtato

La Biblioteca Nazionale di Esperanto (Esperante Nacia Biblioteko de Esperanto) estas la plej granda biblioteko en Italio kiu temas pri beletraj verkoj en la lingvo esperanto aŭ pri tiu lingvo; ĝia sidejo estas en Massa, en Toskanio.La 24an de marto 1994, Valerio Dalla, prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, subskribis la donacakton de la Biblioteko kaj de la Arkivo al la Ŝtato kaj al la Arkiva Administracio de l’ Ministerio pri Kulturaj kaj Mediaj Valoraĵoj. La valoron de la materialoj oni taksadis je 250.518.000 liroj.

Unua provo katalogi la volumojn de la Biblioteko, fare de du membroj de la Esperanto-Grupo en Massa, efektiviĝis en 1999 kaj ĉesis post la kompilado de cent da slipoj.

La eksperimento konkludigis, ke la katalogado de tiom heterogenaj tekstoj publikigitaj en ĉiu parto de la mondo, povas plenumiĝi nur fare de ege specialigita spertularo. La Regiono Toskanio, surbaze de detala projekto de la Massa-Grupo, en konsideron la realigadon de la katalogo, decidante la financadon de 40 % de l’ projekto mem (L.R. 35/99 Dekreto 26 junio 2006, numero 3280).

Leggi tutto: La donaco al la Ŝtato