ŝanĝi lingvon

Fb-paĝo

lasta rimedo

Ligojn

FlickrFacebookYoutubeFeed

La granda aŭkcio de MONATO

La ora monero de 25 steloj estas tre valora kolektindaĵo, ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter numismatoj en la tuta mondo. Ĝi pesas 50 gramojn kaj konsistas el 98,3 % da pura oro kaj do nur la oro jam valoras 1800 eŭrojn.

De ĝi estis faritaj nur 10 numeritaj ekzempleroj. Ne estas konate, kiom da ili restas en la mondo, sed MONATO sukcesis akiri unu el tiuj dek ekzempleroj, en la originala kesteto, la moneron kun serinumero 7.

La gajno de la aŭkcio estos uzata por la ordigo de nova Esperanto-domo en Antverpeno, kie MONATO estas administrata.

Rezulto de la aŭkcio: Jen la tri plej altaj proponoj: 3100 eŭroj, 2700 eŭroj, 2650 eŭroj. Ni kontaktos nun la personon, kiu proponis 3100 eŭrojn. Se tiu persono pro iu kialo rezignus, ni skribos al la dua proponinto. Al ĉiuj kiuj kunagis koran dankon!